Jaume Miravitlles kaj Owadja Kupperman, gravaj homoj en la disvastigo de Esperanto dum la Hispana Enlanda Milito (1936-1939)

Jaume Miravitlles kaj Owadja Kupperman, gravaj homoj en la disvastigo de Esperanto dum la Hispana Enlanda Milito (1936-1939)

En la Komisariato pri Propagando de la Kataluna Registaro dum la Hispana Enlanda Milito (1936-1939) ni trovas du gravajn homojn en la disvastigo de Esperanto: Jaume Miravitlles kaj Owadja Kupperman.

Jaume Miravitlles

Jaume Miravitlles (1906-1988) estis tiu, kiu elpensis la Komisariaton pri Propagando kaj tiu, kiu direktis ĝin dum la tuta milito, ĝis marto 1939. Li konstatis tre baldaŭ, ke la milito, kiu estis enlanda, havos internaciajn konsekvencojn ; tial li uzis diversajn lingvojn por disvastigi sian propagandon en la tutan mondon: katalunan, hispanan, anglan, francan, germanan, svedan kaj ankaŭ Esperanton.

Jaume Miravitlles al Comissariat de Propaganda

De kie povis veni la sentemo aŭ intereso de Miravitlles pri Esperanto ? Li estis aktivulo de Respublika Maldekstro de Katalunio, kiu regis la registaron de Katalunio dum la Enlanda Milito. Ĝi estis partio respublikema, maldekstra kaj katalunisma. Tial, li povis simpatii kun la Esperanto-movado, kiu rilatis al la katalunismo. Se oni esploras, oni vidas, ke Miravitlles havis kontakton kun Esperanto antaŭ la milito. Li rilatis al Ateneu Enciclopedic Popular (Populara Enciklopedia Ateneo) de Barcelono, kiu estis centro de la laborisma linio en Barcelono kun tre grava Esperanto-fako. Li prenis el Ateneu iujn kunlaborantojn al la Komisariato pri Propagando.

Cetere, Miravitlles estis la ĝenerala sekretario pri la organizado de la Popola Olimpiko, kiu devis esti okazigita en Barcelono la saman tagon, kiam komenciĝis la Enlanda Milito. La homoj de la Organiza Komitato petis tradukistojn kaj interpretistojn de fremdaj lingvoj kaj ankaŭ de Esperanto. Antaŭe, Miravitlles povis havi kontakton kun Esperanto tra la konata pentristo Salvador Dalí, amiko ekde la infaneco, ĉar ties patro, Salvador Dalí Cusí, estis unu el la pioniroj de la Esperanto-movado en Katalunio.

Miravitlles kaj Dalí en la filmo Un chien andalou – 1929

Certe estas, ke dum la Enlanda Milito Miravitlles kaj la kataluna registaro akceptis subteni la «Kontraŭfaŝistan Esperanto-komitaton de Katalunujo» (foje nomata «Kontraŭfaŝista Esperantista Komitato de Katalunio»), kiu arigis esperantistojn el Barcelono, kiuj volonte decidis unuiĝi, preter la ideologiaj kaj sociaj malsamoj, kelkajn monatojn post la komenco de la milito. Sennaciulo specifis, ke estis «ĉiuj Esperanto-societoj».

Tiu rilato estis pozitiva por ambaŭ: la komitato ricevis financadon kaj institucian apogon, kaj la Komisariato povis uzi helplingvon por disvastigi la propagandajn argumentojn de la registaro rilate kulturon, ekonomion kaj socian ordon.

Sennaciulo klarigis ankaŭ la kialon por la ekzisto de la komitato : «la malpermeso k[aj] persekutado de l’ esp[erantista] movado en Germanio, Portugalio, la kruela mortigo de la Kordoba esperantistaro devas konvinki la esp[erant]istojn, ke ĝia plej granda malamiko estas la faŝismo. Pro tio la Barcelona esp[erant]istaro kuniĝis por konduki se[n]pardonan batalon kontraŭ la faŝismo, esperante, ke la tutmonda esp[erant]istaro sekvos ilian ekzemplon k[aj] kunhelpos en la defendo de homaj rajtoj, kulturo k[aj] paco».

La unua ĝenerala kunveno de la Kontraŭfaŝista Esperanto-komitato de Katalunujo «aprobis vian sintenon en Kongresoj de SAT k[aj] IPE k[aj] dankas pro la bona reprezentado de nia Komitato», laŭ telegramo, kiun ĝi sendis al la eldonejo Popola Fronto en decembro 1937. Tiamaniere, li intencis karesi la asocion Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) kaj ties komunisman disiĝon Internacio de Proleta Esperantistaro (IPE), kreita en 1931. La komitato ankaŭ volis «esprimi al vi [Popola Fronto] aliajn plej profundajn esprimojn de estimo k[aj] admiro pro via alta tasko, kiun vi plenumas por la Respubliko k[aj] Esperanto». La du organizoj okazigis kongresojn en tiu jaro, SAT en Roterdamo fine de julio 1937 kaj IPE tuj poste en Parizo.

Kiel organizantoj en la komitato troveblas nomoj kiel la anarkiisto Domènech Masachs, Owadja Kupperman, Samuel Roca i Rodó, Alberto Díaz, Josep M. Coll kaj Josep Anglada. Ĝi estis politike plurala organizo. En ĉi tiu senco, Popola Fronto priskribis, ke en «tiu organizo partoprenas anarkistoj, marksistoj k[aj] ĉiuj jamaj neŭtraluloj» kaj rimarkis, ke «ĉiuj kunlaboras harmonie k[aj] konkorde por la Propaganda Esperanto-Fako de Katalunio». Miravitlles fariĝis la honora prezidanto de ĉi tiu komitato dum la Enlanda Milito. Li diris : «mi esperas, ke esp.[eranto] kontribuos al rapida venko super la faŝismo k[aj] kunlaboros por instali la pacon k[aj] kulturon en nia lando».

Domènech Masachs esperantista
Domènech Masachs (http://anarcoefemerides.balearweb.net/)

Owadja Kupperman

La alia grava homo, tre nekonata, estas Owadja Kupperman. Li estis gvidanto de la Esperanto-Fako en la Komisariato de Propagando kaj la ĉefa iniciatinto de la lingvo Esperanto kaj la Esperanto-movado de la Komisariato pri Propagando.

Li estis ukraina ĵurnalisto, korespondanto de la rusa ĵurnalo Pravda. La fakuloj de la ĵurnalismo en la Enlanda Milito asertis, ke la korespondantoj de Pravda, la oficiala novaĵagentejo TASS kaj la gazeto Izvestia, formis la sovetian informan reton en Hispanio, kiu estis foje identigita de la okcidentaj servoj kiel desegnanto de spionado.

En Barcelono, Kupperman ankaŭ kunlaboris kun la kataluna registaro en la Komisariato pri Propagando. Tiutempe ne estis strange, ekzemple, ke ĵurnalisto laboris por du gazetoj samtempe. Ekzistis simila situacio kun la usona ĵurnalisto Elizabeth O. Deeble. Ŝi estis estro de la angla bulteno, kiun eldonis la Komisariato pri Propagando, kaj samtempe ŝi estis korespondanto de Manchester Guardian kaj laboris por Washington Post.

En Katalunio, por funkcii kiel ĵurnalisto, oni devis aparteni al sindikato, kaj Kupperman enskribiĝis en Agrupació Professional de Periodistes (Profesia Asocio de Ĵurnalistoj), kiu dum la Enlanda Milito dependis de la sindikato UGT (Ĝenerala Unuiĝo de Laboristoj – Unión General de Trabajadores).

Li estis grava kunlaboranto por la Komisariato pri Propagando, kun propra loko por skribi al la centraj oficejoj. La kataluna registaro faris paŝojn por aĉeti por li specifan tajpilon kun cirila alfabeto.

La fama fotisto Francesc Català-Roca (1922-1998), kunlaboranto de la Komisariato pri Propagando kaj kiu tiam havis 15 jarojn, rakontis kiel anekdoton, ke ĉiam mankis skribmaŝinoj kaj ĉiam estis iu, kiu prenis la cirilan tajpilon de Kupperman. Vidinte, ke li povis verki nenion, li lasis ĝin ĵetita ĉe iu ajn loko en la konstruaĵo de la Komisariato, kaj estis Català-Roca, kiu devis trovi kaj redoni ĝin al la sola uzanto, Kupperman.

Li estis membro de la «Kontraŭfaŝista Esperanto-komitato de Katalunujo» kaj okupis respondecan postenon: li estis la ĝenerala sekretario. De ĉi tiu pozicio, kaj rezulte de lia kunlaboro kun la Komisariato pri Propagando, oni trovas Kupperman disvastigante Esperanton per pluraj manieroj.

Unue, li partoprenis farante prelegojn malfermitajn al ĉiuj pri specifaj temoj kiel «Esperanto kaj gazetaro», aliaj pli filozofiaj kiel «kion Esperanto volas», aŭ aliajn simbolajn kiel la konferenco por honori la datrevenon de Zamenhof en 1937, meze de la milito. Li kutime faris la prelegojn ĉe Casal de la Cultura (Domo de Kulturo), ejo en la centro de Barcelono, kiu volis kulturi la laboristojn, kiuj dum la milito restis en la malantaŭo.

Due, Kupperman ankaŭ diskonigis Esperanton en propagandaj eldonaĵoj. Li skribis tekstojn pri temoj, kiuj rilatis ne nur al la milita situacio, sed pensis pri la uzo de Esperanto en momento de paco, post la atendita milita venko. Ekzemple, en 1937 li defendis apartajn uzojn de Esperanto : kiel utila lingvo por kunordigi la policon en la tuta mondo kaj pli efike aresti krimulojn ; kiel komuna lingvo por disvastigi sciencajn progresojn ; kaj por sonigi la filmojn, argumentante, ke produktantoj povus ŝpari multan monon, ĉar ili evitos adapti la filmojn al malsamaj lingvoj.

Ili estis tekstoj, kiuj pruvas, ke Kupperman ne nur konis la lingvon tre bone, sed ankaŭ havis konon pri la uzo de Esperanto en la mondo.

Trie, en la ĵurnalisma aspekto de Kupperman, oni trovas, ke li verkis artikolojn pri la internacia politika situacio, ekzemple en la kataluna ĵurnalo La Humanitat (La Humaneco), kie li estas prezentita kiel «eksterlanda gazetara korespondanto en Barcelono.» Ankaŭ li partoprenis la monatan anarkiistan revuon Mi Revista (Mia Revuo) kaj Catalans! (Katalunoj!). Li kunlaboris en publikaĵoj de malsamaj politikaj
tendencoj.

Cetere, Popola Fronto raportis, ke en januaro 1938 Kupperman komencis propagandan vojaĝon kun «migranta ekspozicio por prelegi en samideanaj rondoj pri la epopea batalo de Hispanio» en diversajn landojn : Francio, Belgio, Nederlando, Britio, Norvegio, Svedio, Danio, kaj eventuale Estonio kaj Finnlando. La periodaĵo klarigis, ke li parolis Esperanton kaj «ankaŭ en aliaj lingvoj».

Tial, pri la disvastigado de Esperanto, oni povas diri, ke Miravitlles estis la sparko, kiu lumigis la fajron, kaj Kupperman estis la kandelo, kiu tenis viva la fajron de Esperanto en la propagando de la kataluna registaro.

Sed la funkcio de Kupperman iris preter disvastigadon de Esperanto. Li estis ponto por tiuj volontulaj esperantistoj, kiuj volis vojaĝi al la respublika zono kaj, en januaro 1937, li estis organizanta kolumnon de esperantistoj por batali en la fronto.

Deixa un comentari

L'adreça electrònica no es publicarà. Els camps necessaris estan marcats amb *